[Ilustraĵo: HENRY FAWCETT, M. P. Ĉefpoŝtestro de Anglujo (Laŭ afable permeso de Fraŭlino Fawcett)]
Kiam ĉiuj knabinoj kaj knaboj altkreskiĝos, ili devus iri al Salisbury (Salisberi) en Anglujo, por vidi la antikvan katedralon, kaj por aŭdi la orgenon kiu havas tiajn dolĉajn tonojn, ke ŝajnas kvazaŭ la najtingaloj kiuj loĝas proksime nepre flugas en la katedralon kiam neniu estas tie, por doni lecionojn je dolĉeco al la granda orgeno, kaj por diri al ĝi kiel kanti. La ventoj de la ebenaĵoj de Salisbury blovas tra la granda pordo de la preĝejo, kaj murmuretas al la orgeno pri la misteroj kiujn ili pasis dum siaj vojaĝoj; pri la aferoj kiuj okazis proksime, multajn jarojn antaŭ ol la katedralo…
Your support pays for translating these classics into more languages.
Support for $12/month DonateSubscribers read with instant translation, without waiting for the free daily limit.