La aŭtoro, sinjoro Takeo Ariŝima, naskiĝis la 4an de Majo 1878 en Tokio kiel unua filo de iu oficisto de financa ministrejo. 1882 lia patro fariĝis estro de l’ lim-impostejo en Jokohama kaj transloĝiĝis tien kun sia familio. Tie la aŭtoro estis edukita en la domo de nordamerika sinjoro kaj vizitis „Anglo-japanan lernejon“. Tiam li unue vidis kristanisman vivon kaj vizitis dimanĉan lernejon. 1887 li forlasis la anglo-japanan lernejon kaj eniris en la preparan klason de pornoblula gimnazio en Tokio. 1896, fininte la mezan klason de la pornoblula gimnazio, li eniris en la agrikulturan kolegion en Hokkaido kaj loĝante ĉe sinjoro D-ro Nitobé li vizitis la kolegion. Li alproksimiĝis al kristanism…
Or read it translated: 日本語 · 中文 · हिन्दी · Español · العربية · Français · বাংলা · Português · Русский · Bahasa Indonesia · اردو · Deutsch · Kiswahili · 한국어