La Reĝo de la Montoj

About, Edmond · 1885

Vi estas, sinjorino, kiu aŭdis unua tiun novelon. Mi rakontis ĝin al vi, antaŭ tri monatoj, tuj post via edziniĝo, kiam mi mem ne ankoraŭ sciis ĝin perfekte. Vole, nevole, vi memoros dum via tuta vivo rakonton, kies dato protektos ĝin kontraŭ forgeso. Post kvarono da jarcento, kiam la juna virino, kiun ni admiras en vi, estos laŭgrade altiĝinta ĝis la avina rango, se la ĉionkonsumanta tempo ne estos detruinta la paĝojn de ĉi tiu mallonga libro, vi relegos ĝin apud la kameno, kaj la aventuroj de mia maljuna Palikaro memorigos al vi la feliĉan tempon, kiam vi havis dudek jarojn, sennuban estontecon, senzorgan nunecon kaj sindonajn amikojn. Ĉe la reveno mem el sia studado en la supera arkeolog…

Read free — original

Or read it translated: 日本語 · 中文 · हिन्दी · Español · العربية · Français · বাংলা · Português · Русский · Bahasa Indonesia · اردو · Deutsch · Kiswahili · 한국어

Lindy Books — 63,242 public-domain books that survived, free forever. No ads, no accounts, no tracking. Browse the library