TABELO DE ENHAVO Paĝo Antaŭparolo 7 Liĝeja 9 La ovala portreto 29 La barelo de amontilado 34 Kelkaj vortoj kun mumio 43 La homo, kiu troviĝis eluzita 63 La silento -- Fabelo 76
La stranga genio de la amerika poeto kaj verkisto Edgar Allen Poe estas kvazaŭ enigmo por kritikistoj. Lia kapablo, trovi por sia artismo esprimon aŭ per profunda melankolio, aŭ per skeptika rido, foje per gaja sprito, kaj eĉ per klera scienco, faras el li figuron gravan tute malproporcie kun la kvanto da verkaĵo de li lasita. Li naskiĝis en 1809 ĉe Boston (Mass. Usono) kaj devenis de familio anglo-irlanda. La melankolio en lia naturo multe profundiĝis pro la frua morto de liaj gepatroj kaj la freneziĝo de lia fratin…
Your support pays for translating these classics into more languages.
Support for $12/month DonateSubscribers read with instant translation, without waiting for the free daily limit.