Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

Luyken, Heinrich August · 1947

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino, kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo. Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan va…

Read free — original

Or read it translated: 日本語 · 中文 · हिन्दी · Español · العربية · Français · বাংলা · Português · Русский · Bahasa Indonesia · اردو · Deutsch · Kiswahili · 한국어

Lindy Books — 63,242 public-domain books that survived, free forever. No ads, no accounts, no tracking. Browse the library