Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj ĉapitroj de l' libro.
Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank' al la amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l' kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis inter la infanoj, kiujn oni i…
Your support pays for translating these classics into more languages.
Support for $12/month DonateSubscribers read with instant translation, without waiting for the free daily limit.