Li nur siblis, krakis, ronkis, eligis plej diversajn sonojn kvazaŭ li havus la gorĝon ŝtopitan per spongo. Oni devas eltranĉi al li buŝon en alia loko, ĉar per tiu ĉi buŝo li jam neniam ekparolos. Kompreneble, sed li alkuris tiel spireganta, ke liaj pulmoj siblis kvazaŭ truhavaj blovsakoj; la sangiĝintaj okuloj staris en la vizaĝo senmove kvazaŭ rubenoj sur ŝildo kaj la lipoj estis nigraj de varmego. Li eltiris nur la leteron de Periklo kaj donis ĝin al Anaksagoro, kiu tuj fermis sin kun Fidio en la najbara ĉambro, kie ili ĝis nun interkonsiliĝas, aŭ pli certe -- silentas, enbatinte kvar kubutojn en la tablon kaj premante per kvar manplatoj la krevantajn kapojn. Kelkfoje mi jam provis ion e…
Or read it translated: 日本語 · 中文 · हिन्दी · Español · العربية · Français · বাংলা · Português · Русский · Bahasa Indonesia · اردو · Deutsch · Kiswahili · 한국어