Kiam, antaŭ kelkaj monatoj, aperis en la lokaj ĵurnaloj la unuaj artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskiĝo de Conscience, mi sentis min tre feliĉa esti Esperantistino, kaj tuj mi faris projekton: Mi ankaŭ, laŭ mia maniero, laŭ mia povo, honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante, Esperanten, unu el liaj verkoj.
Mia elekto ne daŭris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn, tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ĝis morto bataladas por la akiro aŭ la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn granda estas mia admiro por «la…
Your support pays for translating these classics into more languages.
Support for $12/month DonateSubscribers read with instant translation, without waiting for the free daily limit.