[Illustraĵo: EMANUEL REICHER aranĝas la unuan prezentadon de “Ifigenio” en Esperanto por la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden (19a de Aŭgusto 1908) kaj ludas la rolon de TOAS.]
Al via ombro, pintoj moviĝemaj De l' densa kaj antikva arbareto, Al la sanktej' kvieta de l' diino Ankoraŭ nun kun trema sent' mi iras, Simile kiel la unuan fojon: Ne povas mi al vi alkutimiĝi. Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝas Plej alta volo, kiun mi obeas; Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda. Ĉar ve! transmare estas miaj karaj! Mi longajn tagojn staras sur la bordo, Serĉante per la kor' la Grekan landon; Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj Respondas la ondegoj de la maro. Ho ve al tiu, kiu devas vivi …
Your support pays for translating these classics into more languages.
Support for $12/month DonateSubscribers read with instant translation, without waiting for the free daily limit.