Estas afero konata, ke la malgrandaj nacioj tre ŝatas esti fieraj pro siaj grandaj homoj kaj ke ili tre volonte atentigas la internacian publikon pri la fakto, ke la penso ekbruliginta korojn kaj kapojn de homaro devenis de filo de ilia tero kaj ilia nacio. La instruo pri la internacia solidareco, estu ĝi disvastiĝinta kiom ajn, neniam forpelos el homaj koroj la sanktan flamon de speciala amo al homoj naskiĝintaj en la sama regiono kaj lernintaj de la patrino la saman idiomon, amon de la propra nacio. Ĉar la kaŭzo de tiu ĉi amo estas la plej esenca kvalito de homaro: ĝi estas kredo je forto de la homa penso, je povo per la homecaj ideoj regi la sorton de si mem kaj sorton de la tuta homaro.…
Or read it translated: 日本語 · 中文 · हिन्दी · Español · العربية · Français · বাংলা · Português · Русский · Bahasa Indonesia · اردو · Deutsch · Kiswahili · 한국어